Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Ĉardo ĉe la vilaĝlimo

Ĉardo ĉe la vilaĝlimo
kuŝas en river-proksimo.
Ĝi en akvo sin spegulus,
se la nokt' ne ekobskurus.

Sed la nokto venas, venas,
bruo de la mondo svenas,
en ligita pram' sen zumo
silentegas la mallumo.

Sed la ĉardo ne silentas,
cimbalmisto diligentas,
junaj fraŭloj krias, bruas,
ke fenestrojn tio skuas.

Hej, orfloro, hej, mastrino,
verŝu el plej bona vino,
ĝi pli aĝu ol avino,
fajru kiel amatino.

Hej, cigano, pli rapide!
Danci volas mi senbride,
danci, dum mi monon trovos,
danci, dum mi spiri povos.

La fenestron frapas iu:
,,Tiel laŭte, he, ne kriu!
La bienul' per mi parolas.
Li jam kuŝas, dormi volas."

,,La diablo lin akiru,
en inferon vi mem iru!
Hej, cigano, ludu spite,
eĉ se per ĉemiz' pagite!"

Ree iu ekfrapetas:
"Pli mallaŭte, mi tre petas.
Rekompencos beno dia,
tre malsanas panjo mia."

Senresponda bru-estingo.
El la glasoj lasta trinko.
La junuloj halton diras
al ciganoj, hejmeniras.